Kubo rifuzas kampanjon kontraŭ sia sansistemo fronte al la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-10 12:35:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 10 (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, rifuzis per mesaĝo en Tvitero la novan kampanjon kontraŭ la registaro kaj la sansistemon de la insulo.

La ministro esprimis ke “dum la popolo kaj la registaro frontas la Kovim-19 kaj disponigas ĉiujn rimedojn al batalo por la sano, tiuj, kiuj blokadas la insulon klopodas impulsi senkreditigan kampanjon”.

Spite al la ekonomia sufokiĝo kaj la amaskomunika oportunismo, neniu estas nek estos forgesita.

Aliflanke, en sia oficiala konto en Tvitero, la ĝenerala direktoro por Usono en la ministerio, Carlos Fernández de Cossío, taksis kiel feroca kaj oportunista la kampanjon en la sociaj retoj, kiuj profitas el la malfacila momento travivata pro la pandemio, kun la celo senkreditigi la meritplenan laboron de la insula gvidantaro, li esprimis.

“En tiu ĉi lando oni ne rifuzas solidaran helpon, nek forlasas iun ajn”, li emfazis.

Siaflanke, la ĝenerala vicdirektorino por la norda regiono de la koncerna ministerio, Johana Tablada, emfazis en la socia reto ke estas mensogo ke Kubo blokas donacojn, kaj memorigis kiel bone funkcias en la insulo diversaj mekanismoj por alveno de la necesaj rimedoj en la batalo kontraŭ Kovim-19.

Ĉi-tage la portalo de la ministerio, Cubaminrex, fronte al la interesiĝo de homoj en Meksiko kunlabori kun Havano, precizigis ke la kontribuo povas esti en kontanta mono al la konto ĉe la Financa Internacia Banko: 0300000005336242 sub la titolo Donacoj por urĝo.

Ankaŭ ekzistas mekanismoj por demarŝi pri sendado de medicinaj iloj, kiel plastaj injektiloj, protektiloj vizaĝaj, gantoj aŭ kirurgiaj maskoj, kaj tiuj dezirantaj,povas partopreni agadojn de la solidarecaj movadoj je internacia skalo, atestas la informilo.

Kubo travivas la tria reaperon de la malsano provokita de la kronviruso Sars-cov-2 kaj hodiaŭ raportis pli ol 6 mil kontaĝojn, la plej altaj ciferoj en unu tago ekde marto de 2020.

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up