José Martí: scii estas posedi.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-05-15 20:01:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum tiuj ĉi tagoj okazas en Havano internacia evento pri la vivo kaj verko de la Nacia Apostolo de Kubo, José Martí, kiu arigas intelektulojn de nia lando kaj aliaj mondopartoj sub la aŭspicio de la kuba societo kultura kiu portas la nomon de tiu elstara filo de nia lando.
 
José Martí estas konata kiel elstara patrioto kaj revoluciulo, naskiĝinta en Havano la 28-an de januaro 1853. Estante tre juna, nur  16-jara, li komencis esprimi siajn sociajn, patriajn kaj sendependigajn idealojn, kio kondukis lin al malliberejo.
 
En 1875  li estis forpelita al Hispanio, en kies ĉefurbo li publikigis eseon nomatan “La politika malliberejo en Kubo”, kiu konsistigas fundamentitan kaj viran denuncon pri la abomenindaĵoj de la kolonia reĝimo altrudita al la insulo dum tiu plurjarcenta  periodo.
 
La eksterordinara pensado de Martí, tre klara kaj certa pri la estonteco de Kubo, lia rifuzo kontraŭ ĉiuj malbonoj ekzistantaj en la amerikaj respublikoj, kontraŭ rasismo, kontraŭ la imperiaj celoj de la norda najbaro en tiom frua periodo, igas lin aktuala kaj viva en la kuba popolo.
 
Li estis poeto, verkisto, ĵurnalisto, sed ĉefe organizanto de la nomata “necesa milito” por batali “ne kontraŭ la hispanoj, sed kontraŭ ties sistemo kaj kolonia regado”, kio evidentigas lian elstaran klarvidon.
 
Li esprimis sian konfidon pri tio  ke la kuba popolo scius konstrui socion liberan je tiuj malsanoj. Pro tio estas tre konataj kaj sekvataj liaj edukaj instruoj kiuj emfazas ke “scii estas posedi” kaj tial “veninte al la tero ĉiu homoj rajtas esti edukita kaj poste, kiel pago, devas kontribui al ĉies edukado”.
 
La 19-an de majo 1895 José Martí forpasis dum batalo en loko nomata Du Riveroj, en la orienta parto de la insulo. Tiel li plenumis sian propran destinon irante al batalo kontraŭ la hispanaj trupoj, fidante je estonta respubliko por Kubo en kiu la valoro de la popolo estu konstruata sur edukaj principoj kiuj konsideru ke “la plej feliĉa popolo estas tiu kies filoj plej bone edukitas, en la penso-instruoj, kaj en la sento-direkto”.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up