Lingva ekologio kaj la amerika regiono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-08-19 12:05:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sendube la amerika kontinento daŭre estas granda lingvistika mozaiko kaj pro tio multaj prilingvaj fakuloj sin demandas kiel administri tiun ĉi multlingvismon ¿Kiajn kriteriojn sekvi por garantii konservadon de amerika lingva ekologio ene de integra spaco? Kaj konsekvence, al kiaspeca integriĝo ni devas aliĝi ĉu al inkluziva aŭ ekskluda ? Oni devas scii ĉu niakaze  plurlingvismo konsistigas faktoron evolupovan aŭ retroiran.
 
La fakto estas ke multaj fakuloj daŭre esploras kaj verkas pri tiu ĉi temo kun la celo konsciigi la civitanaron pri la reala lingva malekvilibro kiu damaĝas la lingvan ekologion de nia vasta regiono.
 
Tiurilate oni devas atenti ke “lingvo akompanas imperion” laŭ esprimis Antonio de Nebrija, aŭtoro de la unua gramatiko de la kastilia lingvo (nome la hispana lingvo) en siaj dediĉaj notoj al la katolikaj reĝoj en la jaro 1492.
 
Por granda parto de Ameriko, kies historio integriĝa en la okcidenta mondo tiam komenciĝis, tiu frazo signifas la unuan grandan skismon en ĝia lingva tradicia hejmo. La lingvoj angla, franca kaj portugala
kiuj ankaŭ akompanis siajn respektivajn imperiojn, produktis aliajn skismojn en la regionoj kie ili altrudiĝis.
 
Nuntempe tiuj kvar lingvoj klasifitaj inter  la plej parolataj en la mondo, apartenas al politikaj institucioj forte strukturitaj kaj konsistigas oficialajn lingvojn en internaciaj organismoj.
 
A priore, ne ekzistus kialo por dubi pri  kvarlingva projekto de kontinenta integriĝo, tamen, ĉu tiuj lingvoj per si mem spegulas la kulturan kaj lingvan profilon de Ameriko?
 
La realo estas ke oni apenaŭ havas proksimuman nombron da lingvoj ankoraŭ parolataj en nia kontinento, aktualaj raportoj kalkulas ke proksimume 1500 aŭ 2000 lingvoj estas klasigitaj en 20 lingvistikaj familioj kiuj prezentas riĉan genetikan kaj tipologian diversecon kaj estas uzataj en la jenaj regionoj: Nordameriko, de Alasko ĝis centra Meksiko, Mezameriko, inter Meksiko centra kaj Nikaragvo, Karibio kaj Sudameriko.
 
La lingvistika situacio de la lingvoj disigitaj en la tri menciitaj geografiaj regionoj prezentas trajtojn klare diferencigitaj, kiuj inkluzivas, foje danĝeron pri evidenta malapero, foje subitan kreskon.
 
Oni povas, tamen, diri, ke la plimulto de amer-indianaj lingvoj, forte markitaj de la stigmo de longa koloniado, trovas sin reduktitaj al la kategorio de minoritataj lingvoj, komdamnitaj je socia periferio de ties parolantoj diskriminaciataj, aŭ en plej bonaj okazoj, transformitaj en ekzotikaĵojn, lontanaj eĥoj de pasinteco, konkerita kaj venkita.
 
Tiu ĉi fakto donas impreson ke Ameriko en sia vasta regiono, kun similaj trajtoj en sia kultura fono, ne havas lingvan problemon. En tiu kunteksto eblas sin demandi kial iĝi esperantisto aŭ kiucele lerni la internacian lingvon Esperanto; aldone aliaj faktoj negative influas, interalie, la alta grado de analfabeteco  en sufiĉe nombra popolamaso kaj financaj baroj kiuj malhelpas aliron al novaj teknologioj kaj vojaĝado.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up