Projekto Ekovaloro en Kubo aŭ la rilato inter ekonomio kaj ekologio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-16 07:57:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La temoj pri ekologio multe evoluis dum la lastaj 60 jaroj, kiam unuiĝis la konceptoj de kultura kaj biologia ekologio kun tiu de homa ekologio.

Nuntempe ĝi estas parto de ampleksa kadro ekologia kaj evoluiga, kiu implicas la influon de la medio en la homoj kaj ties adaptiĝo al tiu medio. Kaj aliflanke, la influoj de la homoj sur la medio pri diversaj aspektoj, nome, fizikaj, kulturaj kaj ekonomiaj, interalie.

Lige al la rilato inter ekologio kaj ekonomio, estiĝas novaj konceptoj kiel ekovaloro, tiel ke oni rilatigas ekonomiajn terminojn por kalkuli la kostojn de tiu rilatiĝo, tio signifas, ke per ekonomiaj konceptoj oni povas pli konscie atenti la sekvojn de la homa influo sur la ekologio kaj ties bezonata ekvilibro por la homa vivo.

De antaŭ proksimume deko da jaroj, Kubo pli kaj pli proksimiĝas al diversaj projektoj celantaj protekti siajn naturajn rimedojn kaj garantii ĝian daŭropovan kreskon.

La laboroj gvidataj de la landa ministerio pri scienco, teknologio kaj medio estas enskribitaj en la gvidlinioj strategiaj de la ŝtato por transformi la ekonomian modelon kaj iom post iom atingi pli bonan mastrumadon de siaj naturaj rimedoj lige al la ekonomiaj bezonoj de la lando.

Ene de tiu agado la insulo decidis kaj laboras por   transdoni al la ekologio realajn ekonomiajn valorojn, kion ĝi signifas kaj kiel realigi ĝin?  Pri tio ni parolos al vi, tio estas,  Ekovaloro.

La primedia projekto konata kiel Ekovaloro  estas streĉe ligita al la programo nomata Tasko Vivo entreprenita de la insulo por alfronti la klimatan ŝanĝiĝon.

Ekovaloro estas projekto financita de la monda fonduso pri medio kaj estas plenumata de la nacia centro de protektitaj areoj de la ministerio de sciencoj, teknologio kaj medio.

Temas pri la unua iniciato tiaspeca aprobita de la monda fonsudo pri medio en Latinameriko kaj Karibio.

La projekto Ekovaloro enhavas plurajn mediajn konsiderojn kaj ties sekvojn ekonomiajn en la mastrumo de pejzaĝoj, arbaroj kaj produktivaj sektoroj en Kubo, tiel ke ĝi transiras la nacian landlimon.

En la projekto estas implikitaj 5 kubaj provincoj, kio signifas ke okazos teritoria ordigo en la norda regiono de la okcidenta provinco Pinar del Rio, en la provinco Matanzas, ankaŭ okcidente, en la centra provinco Villa Clara kaj en la orientaj provincoj Las Tunas kaj Holguín. Ankaŭ estas inkluzivitaj 30 distriktoj, 15 protektitaj areoj, 10  areoj de grundo, akvo kaj arbaro, plus 7 areoj de eskpluatataj arbaroj. Al tiuj aldoniĝas tri fiŝkaptejoj,  4 turismaj polusoj kaj du hidrokarbaj entreprenoj.

La projekto daŭras jam de kelkaj jaroj kaj devas finiĝi en 2024. Ĝia kosto estas je 9,6 milionoj da dolaroj. Kompreneble, tiaspeca projekto havas plurajn defiojn en Kubo.

Unue, oni devas transformi malnovajn modelojn kaj aldoni elementojn de la ekonomio al la medio, nome la konservado kaj protekto de la ekologiaj rimedoj implicaj en la ŝtata plano ĝis la jaro 2030, kiu baze de strategiaj aksoj, rekonas la bezonatan ekvilibron inter kapitalo natura kaj financa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up