Kandidatigita la kuba ensemblo Acosta Danza al brita artpremio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-02-27 07:49:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Acosta Danza kandidatigita al brita premio

Havano, 27 feb(RHK) La kuba kompanio Acosta Danza prifestis sian kandidatiĝon al la premio Robert Robson por la Danco de Manchester Theatre Awards, en Britio.

Per tiu rekono, la kuba kompanio eniras, nur post dujara fondo, en la kategorio de pli bona spektaklo danca, kune kun la britaj kompanioj English National Ballet kaj la Rambert Dance Company.

La premioj Manchester Theatre Awards estas inter la plej prestiĝaj premioj de la surscenaj artoj kiujn oni transdonas en Britio.

En 2017, Acosta Danza sin prezentis kun granda sukceso de publiko kaj  recenzo dum du tagoj de oktobro en The Lowry Theatre de la urbo Salford, en Manchester.

Acosta Danza celas prezenti spektaklojn integrigajn tra la nuntempeco kaj novklasiko, sen preteratenti aliajn esprimojn, epokojn kaj stilojn de la dancarto.

 

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up