Brita krozoŝipo albordiĝas en Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-12-16 09:55:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 Marella Explorer 2 vizitas Kubon. Foto: Transtur Kubo/Facebook.

Havano, dec 16 (RHK) La brita krozoŝipo Marella Explorer 2, apartenanta al Marella Cruises Restricted, de la Grupo TUI, denove tuŝis hodiaŭ la havenon de Havano kun turistoj ĝuantaj siajn vojaĝojn tra Karibio.

Laŭ la kompanio Transtur, la ŝipo alvenis al la haveno matene. “Bonvenon al nia bela insulo. Transtur gvidas la transigan operacion por vizitantoj, kiuj ĝuos la tropikajn belaĵojn, kiujn ni proponas,” deklaris la Kuba Turisma Transporta Kompanio en sia konto en la socia reto Fejsbuko.

La kuba kompanio esprimis sian fieron esti parto de ĉi tiu unika sperto kaj oferti la plej bonan transportservon dum la restado de la vizitantoj sur ĉi tiu kariba insulo.

En marto de la pasinta jaro, la Marella Explorer 2 vizitis Kubon kun kvar-albordiga programo por ligi siajn pasaĝerojn al la distraj ofertoj de ĉi tiu lando.

La plezurkrozado estas parto de la floto de TUI Group, gvida turisma vojaĝkompanio (Unuiĝinta Reĝlando-Germanio). Ĝi estas ŝipo nur por plenkreskuloj kaj inkluzivas plurajn banurbojn, klubon-kazinon, trinkejojn kaj restoraciojn.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up