Brita krozad-kompanio konfirmas Havanon por la sezono 2021-2022

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-08-15 09:02:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La krozadkompanio en Britio, Fred. Olsen Cruise Lines, anoncis ke por la sezono 2021-2022  en Karibio sur la krozadŝipo Braemar, ilia bazo por enŝipiĝoj kaj elŝipiĝoj estos Havano.

La kompanio informis ke “uzi Havanon kiel nian novan bazan havenon ebligos al ni vere montri la Karibion plenglore. Signifas ankaŭ ke ni povas oferti aldonaĵojn en Havano por ke niaj gastoj havu tempon ĝui tiun ĉi vibrantan urbon, kun eliroj vesperaj aŭ tranoktoj kiam eblus.”

“Havano ĉiam donis bonan kontenton al niaj pasaĝeroj kaj ĉiam havis bonan poentaron pri kontentiĝo ĉe niaj klientoj, tiel ke estos tre bona afero doni al ili plian okazon konatiĝi kun ĝi.”

La 18-an de marto, Havano estis la punkto kie la 682 pasaĝeroj kaj 381 ŝipanoj de la krozadŝipo MS Braemar sukcesis evakuiĝi al Britio. La operacio okazis en la haveno de Mariel post kiam la ŝipo ne estis rajtigita eniri en iun ajn havenon de la regiono pro tio ke en la ŝipo estis kelkaj personoj malsaniĝintaj pro la Covid-19.

La kompanio dankis siamomente al Kubo pro tiu humanista kontribuo por ke la pasaĝeroj povus reiiri al sia lando, Britio.

Fred. Olsen estas relanĉante siajn itinerojn por la Karibio por la venonta jaro por montri du specojn de feria sperto al siaj gastoj: tiuj, kiuj volas refreŝiĝi kaj reŝarĝi bateriojn per iom da suno en vintro kaj tiuj, kiuj serĉas enmerĝiĝi en la  historion kaj kulturon de la vizitata insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up