Kubo festis la tagon de la hispana lingvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-04-23 19:51:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Monumento al Miguel de Cervantes en Havano

Per depono de florbukedo antaŭ la monumento al Don Miguel de Cervantes y Saavedra, en la historia centro de Havano, la membroj de la kuba akademio de la lingvo (ACL) omaĝis  la aŭtoron de la pinta verko de la hispana literaturo, La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha.

La kuba institucio estis fondita de antaŭ 92 jaroj, kaj ĝi efektivigis malferman sesion en la Aulo de la Kolegio Universitata San Gerónimo kun la ĉeesto de diplomatoj el hispanlingvaj landoj.

Dum la ceremonio oni legis fragmentojn de elstaraj aŭtoroj de la diversaj landoj kaj okazis kultura prezento de la ĥoruso Schola Cantorum Coralina, reĝisorita de la majstrino Alina Orraca.

Kiel sciate, jam pasintjare estis prezentita  en la sidejo de la Instituto Cervantes, la plej grava oficiala institucio por la promocio de la hispana kulturo, en Madrido,  la elektronika eldono de la traduko al Esperanto de "La inĝenia hidalgo Don Quijote de La Mancha", la plej grava verko de la hispana literaturo.

Tiu verko estas disponebla en cifereca formato en la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio, en la adreso http://www.esperanto.es/quijote

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up