Ministrino de la hispana registaro urĝigas Usonon ĉesigi la blokadon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-14 10:46:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ministrino de Sociaj Rajtoj kaj Tagordo 2030, Ione Belarra.

Madrido, jul 14 (RHK) La ministrino pri sociaj rajtoj de Hispanio, Ione Belarra, hodiaŭ alvokis al  fino de la usona blokado kontraŭ Kubo kaj emfazis, ke la pozicio de la registaro esprimiĝis ĉe UN.

Parolante al Radio Nacional de España (RNE), Belarra memoris, ke la administracio,  kiun ŝi membras, defendis antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj, kune kun 183 aliaj landoj,  malakcepton de la blokado kontraŭ Kubo.

La ankaŭ estrino de fako Tagordo 2030 kaj estro de la partio Podemos, emfazis, ke kubanoj suferas ekonomian blokadon dum 60 jaroj, kiu kaŭzis "absolute esceptan" politikan kaj humanan situacion.

Ŝi insistis, ke ĉesigi la blokadon estas la plej bona maniero helpi kubanojn vivi pli bone.

En la intervjuo kun RNE, la 33-jara ministrino klarigis, ke ŝiaj vortoj ne respondas al interkonsento inter la PSOE (socialistoj) kaj la grupo Unidas-Podemos.

Ĝi estas sinteno, kiun la Hispana Parlamento antaŭenigis kun tre granda plimulto, konforme al la pozicio de Hispanio en la Ĝenerala Asembleo de UN, kie ĝi defendis ĉesigi la blokadon kaj embargon suferitan de Kubo, kiu alportas nedaŭrigeblajn humanajn konsekvencojn, ŝi diris. 

Belarra, kiam oni demandis lin, ĉu Kubo estas diktaturo aŭ ne, argumentis, ke "ni erarus, se ni partoprenus en debato, kiu ne helpas homojn loĝantajn en Kubo, vivi pli bone."

- Kiu volas fari nacian politikon per ĉi tiu afero, bone, sed mi ne faros ĝin. Mi pensas, ke ĝi estas absolute malplena debato, estas sendube, ke la situacio en Kubo estas absolute escepta,  ŝi diris.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up