Eusebio Leal disertacios dum la semajno de Latinameriko kaj Karibio en Unesko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-03 08:16:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Doktoro Eusebio Leal, historiisto de Havano

Parizo, 3 jun (RHK) La semajno de Latinameriko kaj Karibio komenciĝas hodiaŭ en Unesko, speciale dediĉita al videbligo de la valoroj de la indiĝenaj lingvoj.

Laŭ komuniko, la ĝenerala direktorino Audrey Azoulay ĉeestos la inaŭguran ceremonion kaj parolos al la ĉeestantoj, samkiel la ambasadoro de Dominika Respubliko, José Antonio Rodríguez, kiu okupas la rotacian prezidantecon de la grupo de Latinameriko kaj Karibio  en la Unesko, elstarigis la informagentejo Prensa Latina.

La evento sesios dum la tuta semajno kaj inkluzivos foiron de marartaĵoj kaj atelieroj de danco, arto kaj folkloro de la regiono

En la programo menciindas prelegoj de diversaj elstaruloj, inter ili estas la doktoro Eusebio Leal, historiisto de Havano, kiu prelegos pri “La restaŭrado de la historia centro de Havano: la defio de utopio”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up