Pilgrimfestoj de Majo debatas pri memoro kaj identeco

Intelektuloj kaj artistoj debatas en Kubo kadre de la kongreso de Pensado Memoro Nia, kunvokita de la kultura festivalo Pilgrifestoj de Majo, kiu sesias interrete, tio estas, virtuale.

La kongreso estas dorsospino de la debatoj, kiujn partoprenas gravaj esploristoj pri sociaj sciencoj en Kubo.

Fronte al la situacio kreita de la Covid-19, la Asocio Fratoj Saiz (AHS), organizanto de la evento, decidis trasndoni la proponojn al la virtuala spaco kaj uzi kiel ĉefa scenejo la retejo: www.ahs.cu

La temo Memoro kaj Identeco en Kubo havas fortan antecedenton en diversaj studoj pri tio ke en la formiĝo de la kuba nacieco kunfandiĝas tri ĉefaj radikoj, kiuj malrapide eniĝis en unikan etnan integriĝon: la indiĝenaj loĝantoj — kies sola etna heradaĵo reduktiĝis pro la efiko kiun signis la proceso de konkero kaj koloniigo — la hispana kaj afrika.

La hispana, kiel rezulto de migrado el la metropolo kiu, en momentoj de pli- aŭ malplia intenseco restadis laŭlonge de nia historio. La afrika radiko lasis tre singularan spuron en la formiĝo de la kuba kulturo.

Venintaj el diversaj etnoj (joruboj, mandingoj, kongoj, karabalioj, bantuoj) tiuj sklavoj miksiĝis inter si en la plantejoj kio ekestigis novajn kulturajn asociiĝojn inter la afrikaj komunumoj mem. Al tio oni aldonu la etnan influon de la ĉinoj, enkondukitaj kiel kulioj, lasintaj sian spuron en la miksiĝo de rasoj kaj en la kuba kuirarto.

El la plantejoj mem komenciĝis la procezo de kunfandiĝo inter la kulturo de la sklavoj kaj tiu de la mastroj, ekformiĝante plene nova kaj malsama kulturo ol tiu de la originaj radikoj. En la difino de la kuba kulturo tiuj radikoj kunformas la bazon de la tradicioj, kulturo kaj popola kredo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up