Kuba Parlamento debatas kernajn temojn de la nacia vivo kun la ekonomio en la centro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-07-22 11:27:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto Granma

​Havano, jul 21 (RHK) La efektivigo de interŝanĝa merkato por la aĉeto kaj vendo de fremdaj valutoj al la loĝantaro, la laŭgrada reakiro de la ekonomio kaj la bezono de pli granda kontrolo de elspezoj por redukti la altan buĝetan deficiton kaj ĉesigi neefikecojn elstaris inter la temoj diskutitaj de kubaj parlamentanoj.

Dum la unua tago de la IX Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de la Popola Povo, en ĝia IX Leĝdona periodo, kun la ĉeesto de la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz- Canel, la deputitoj ankaŭ eksciis pri la raportoj de la Ministerioj de Industrioj (Mindus), Eksterlandaj Rilatoj kaj Publika Sano.

La Mindus difinis kiel ĝiajn prioritatojn pliigi ofertojn kaj la kontribuon de naciaj produktadoj por kontentigi la postulojn de la homoj kaj la ekonomio, kaj progresi pli rapide en kreskantaj eksportaĵoj, eksterlandaj investoj kaj import-anstataŭigo.

Dume, oni emfazis, ke la Nacia Sansistemo agas por preventi kaj trakti malsanojn, kiuj konsistigas gravajn minacojn al la vivo de la loĝantaro, post du jaroj da konfrontiĝo kun Kovim-19, kaj en tempo, kiam oni povas paroli pri kontrolo de la epidemiologia situacio en Kubo.

Multnombraj debatoj vekis la proponitajn temojn, kiuj estis aprobitaj de la Nacia Asembleo, inkluzive de la prezentado de kontoj de la administrado de la Popola Supera Kortumo (TSP), zorge de ĝia plej alta reprezentanto.

La TSP montris facilmovecon en solvado de kazoj, laŭ Rubén Remigio Ferro, ĝia prezidanto, kiu diris, ke en la kvinjara periodo de 2017 

ĝis 2021, 816 262 kazoj eniris la popularajn tribunalojn kaj 737 853 estis procesitaj kaj solvitaj, 90,4 % , kio reprezentas bonan labor rezulton.

Dum ĉi tiu periodo, li substrekis, ke la agado de kontrolo, influo kaj atento al homoj, kiuj estingas la sankcion en libereco, estis plifortigita, novaj formoj de dungado estis efektivigitaj por la sankciitaj kaj faciligi la manierojn prezenti plendojn, denuncojn kaj petojn de la loĝantaro.

Por vendredo, en la dua tago de kunsidoj, oni atendas la respondecon de la Registaro de la provinco Granma kaj la rezultojn de la plej alta inspektado de la Ministerio pri Energio kaj Minoj. Inter aliaj temoj ankaŭ okazos la ratifiko de dekretaj leĝoj kaj interkonsentoj de la Ŝtata Konsilantaro.

En la IX Ordinara Periodo de Sesioj de la Nacia Asembleo de Popolpovo, en ĝia IX Leĝdona periodo, estas planita la diskuto pri la Leĝpropono pri Kodo de Familioj, kiu  devos esti aprobita kaj poste  submetita al r

eferendumo popola.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up