Kubaj sciencistoj debatas pri demografiaj evoluoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-11 08:03:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 11 (RHK) La centro pri demografiaj studoj de Kubo (Cedem) realigas ciklon de sciencaj debatoj okaze de la 295-a datreveno de la universitato de Havano.

“Demografia analizo de produktivaj agroĉenoj. Ilo por la dezajno de agronutraj politikoj”, estas la temo de la evento okazanta ĝis novembro.

Cedem proponos enketajn rezultojn pri transcendaj temoj kiel la kuba migra situacio; same kiel politikoj por trakti la demografian situacion, kamparajn areojn, infanojn kaj junularojn, inter aliaj.

La renkontiĝoj estos spacoj por scienca debato kaj libera partopreno, laŭ la organizantoj.

Kubo konservas altan nombron da mortoj, malmultajn naskiĝojn kaj fine de 2021 ĝia loĝantaro malpliiĝis en ĉiuj provincoj, laŭ specialigitaj fontoj.

Tamen estas evidenta volo de la Ŝtato prizorgi vundeblajn homojn, virinojn kun tri aŭ pli da infanoj, klimatan ŝanĝon, kaj ankaŭ la kaŭzojn, kiuj kondukos la insulon al la plej malnova lando de Latin-Ameriko kaj Karibio ĝis 2030.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up