La grupo Rolling Stones koncertos en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-12 08:40:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La scenejo de la historia koncerta de la brita grupo okazonta la 25-an de marto estas preparata en la terenoj de la sporta urbo kie estas spaco por pli ol 400 000 spektantoj, sciigis Osmani López, vicprezidanto de la kuba instituto de muziko.

La koncerto komenciĝos je la 8.30 vespere kaj daŭros du horojn plus dekkvin minutoj. Ĝi estos senpaga por ĉiuj, ankaŭ por eksterlandanoj.

La vicprezidento de la muzika instituto taksis la produktadon de la spektaklo kiel “granda defio” ĉefe pro la nombro da aĵoj kiujn ili kunportis.” Temas pri 62 konteneroj kun ĉiuj suportiloj por la koncerto. En la insulo partoprenas 13 centraj organizoj de la ŝtato, kiuj garantios la loĝistikon kaj movon de la infrastrukturo”.

La koncerto allogis la atenton mondan kaj miloj da personoj el diversaj mondopartoj jam mendis flugojn por partopreni tiun ĉi eventon kiu eniros la historio.

La prezento de la grupo estos fermo de la Semajno de la Brita Muziko kiu komenciĝos la 18-an de marto kun koncertoj de aliaj bandoj lokaj kaj teoriaj sesioj pri la influo de rokmuziko en la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up