Raúl Castro akceptis en Havano la prezidenton de Kostariko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-16 07:50:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la vizito en Havano de la prezidento kostarika, Luis Guillermo Solís, la kuba prezidento Raúl Castro akceptis lin kaj dialogis pri la bona stato de la reciprokaj rilatoj, kiujn ili celas plifortigi. Ili same dialogis pri aliaj aspektoj de la internacia temaro.

Dum la dialogo ili ankaŭ priparolis la situacion de la kubaj elmigrintoj en kostarika teritorio, kaj Raúl konfirmis ke la politiko usona konata kiel Piedoj sekaj-Piedoj malsekaj, la programo de parol por la kubaj medicinistoj en triaj landoj kaj la leĝo pri kuba alĝustigo, stimulas la eksterleĝan elmigradon kaj endanĝerigas la vivon de tiuj personoj.

Ambaŭ ŝtatestroj  koindicis pri la bezono eltrovi kiel eble plej baldaŭ taŭgan solvon por la bonfarto de tiuj kubaj civitanoj kaj garantii leĝan, sekuran kaj ordigitan migradon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up