Marc Anthony prezentos sin en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-07 10:58:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ informis REPORTUR.mx el artaj medioj, la portorika kantisto Marc Anthony, antaŭvidas sin prezenti en la kuba ĉefurbo la venontan someron.

Laŭ informa fonto proksima al la kantisto, la dato priparolita por tiu prezento en Havano estas aŭgusto.

La fama kantisto, kiu de antaŭnelonge esprimis sian deziron sin prezenti en Kubo, ĵus koncertis en la najbara Dominika Respubliko, en loko nomata Altos del Chavón, en la komplekso Domo de Kampo, kiel raportis la turisma gazeto de tiu lando, arecoa.com.

Pasintjare, Marc Anthony sonregistris la faman kanton kaj videoklipon «La gozadera» kun la kuba grupo Gente de Zona, kvankam la scenoj de la portorikano estis filmitaj en Santo Domingo dum la aliaj kun la kuba ensemblo estis filmitaj en Havano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up