Fremdaj investoj en Kubo: enradikiĝo kaj kresko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-10 09:23:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fremdaj investoj estas afero de maksimuma graveco por Kubo. Ĝiaj gvidlinioj estas preskribitaj en la ĉefaj dokumentoj de la partio, de la ŝtato kaj de la Konstitucio de la respubliko.

Ĉi-lasta starigas en sia artikolo 28, ke la ŝtato impulsas kaj donas garantiojn al la fremdaj investoj, kiel grava elemento por la ekonomia progreso de la lando, surbaze de la protektado kaj racia uzo de la rimedoj homaj kaj naturaj, samkiel respekto al suvereneco kaj sendependeco naciaj.

Tio signifas ke la reguloj estas klaraj. Ekzistas politika volo de la ŝtato kuba por avancigi tiun ĉi sferon. Precize tial, la malamikoj de la Revolucio ĝin atakas kaj la usona registaro kreas kaj solidigas ĉiuspecajn obstaklojn kaj kampanjojn por timigi eblajn investantojn, kaj premi tiujn, kiuj laboras en Kubo.

Tiu ĉi nuna situacio estas kompleksa pro la negativaj sekvoj de la usona registaro en tiu ĉi agado, kaj aparte, pro la apliko iliaflanke, de la tria titolo de la nomata leĝo Helms-Burton, funkciigita de la nuna administracio, kio aldonas minacojn al fremdaj investontoj.

Pri tio la direktorino de fremdaj investoj en Kubo, Débora Rivas, esprimis ke la nuna usona administracio reduktis la eblecojn komerci kun Kubo nur al produktoj, kiuj povas enhavi usonajn komponentojn, maksimume ĝis 10%. Tio signifas ke multaj teknologioj, kiuj posedas pli ol 10% de usonaj elementoj, estas malpermesataj por Kubo, kaj tio senigas la insulon je multaj produktoj kaj altnivelaj teknologioj.

Pro tio, kiam Trump asertas ke li helpas tiamaniere la kuban popolon, tio estas falsaĵo totala, ĉar la kubanoj rekte suferas ĉiujn punojn altrudatajn de la usona registaro al nia ekonomio.

Malgraŭ tio, pluraj investistoj esprimis sian intereson kaj venis al Kubo por investi. La sektoroj kiuj ricevis pliajn investojn estas turismo, unualoke, industrio, agrokulturo, nutraĵoj, renovigeblaj energioj kaj la loĝistika sektoro, interalie.

Oni kreis departementon konatan kiel Unika giĉeto,  kiu aprobos pli rapide la koncernajn projektojn. Tio devas rapidigi tiujn burokratajn procezojn kaj ebligos kaptadon de pliaj negocoj. Tiel ke fremdaj investoj en Kubo celas enradikiĝi kaj kreski.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up