Fortigi la regionan integriĝon, esprimis la prezidento de Panamo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-11-14 07:26:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksiko, 14 nov (RHK) La prezidento de Panamo, Juan Carlos Varela, esprimis en Meksiko ke la elekto de Donald Trump kiel estonta prezidento de Usono, starigas la demandon pri la bezono evoluigi politikojn ŝtatajn en Latinameriko kaj Karibio, interne , kaj fortigi mekanismojn de regiona integriĝo.

Kadre de entreprenista forumo nomata “Meksiko, negoca pintkunsido”, okazinta en la urbo Puebla, je 130 km de Meksikurbo, la panama prezidento insistis pri tia bezono serĉe al la komuna bonfarto de niaj popoloj.

Tiucele li aldonis ke la plej bona maniero starigi politikojn de ŝtato estas meti la homon en la centron de la evoluo.

En tiu ĉi nova etapo de niaj hemisferaj kaj globaj rilatoj, la privata sektoro devas ĉefroli alportante sian kontribuon al evoluo kaj dividante siajn plej bonajn praktikojn kun la publika sektoro.

Li elstarigis ke nuntempe Latinameriko vivas novan eraon demokratian, kie ĉiu lando respondencas pri eltrovo de sia propra vojo en demokratio efika kaj daŭripova.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up