Raúl Castro kaj Juan Carlos Varela dialogis en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-11 09:50:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidento de Panamo, Juan Carlos Varela, renkontiĝis en Havano kun la prezidento Raúl Castro, kion li taksis tre fruktodona kaj dankis pro la invito kiu inkluzivas konatiĝi kun interesaj centroj kiel la speciala evoluzono ekonomia de Mariel, la lernejo Solidareco kun Panamo kaj partopreni en negocista forumo.

Li deklaris ke tiu ĉi vizito plifortigos la reciprokajn ligojn kiuj post la Pintkunsido de la Amerikoj okazinta la pasintan aprilon en Panamo,  donis gravan paŝon kiu konkretigis la proksimiĝon inter Kubo kaj Usono.

Varela partoprenos negocistan forumon en la hotelo Nacional akompanate de negocistoj el 12 entreprenoj  panamaj, gvidate  de la ministro pri komerco kaj industrio, Melitón Arrocha.

Flanke de Kubo partoprenos la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca kaj aliaj funkciuloj de la koncerna ministerio.

La ĝenerala direktorino pri investoj, Déborah Rivas, prezentos detalojn de la leĝa kadro kiu reguligas la partoprenon de fremda kapitalo en la insulo, dum la direktorino de la speciala evoluzono de Mariel (ZEDM), Ana Teresa Igarza, klarigos  la kondiĉojn kaj trajtojn de tiu areo.

La  panama prezidento deklaris dum la unua tago en la insulo ke tiu ĉi vizito estos historia, kaj oni pritraktas temojn pri sano, kulturo, sporto kaj migrado,  krom impulsi la komercon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up