Eksterordinara pintkunsido de ALBA en Panamo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-04-11 10:37:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidentoj de la landoj kiuj membras la Bolivaran Aliancon  por la Amerikaj Popoloj (ALBA) kunsidos ĉi-sabate en eksterordinara sesio en kiu Venezuelo invitos formale al Panamo aliĝi al  la  integriga mekanismo  Petrocaribe.

La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, anoncis ke la kunsido ekfetiviĝos  frue en la mateno kaj lia lando proponos al la prezidentoj kaj ĉefministroj de tiu ĉi organo, etendi siajn solidarajn brakojn al la sektoroj plej malriĉaj de Panamo, informis Telesur.

 “Petrocaribe estas realo, ne estas trompo. Ĝi estas projekto por liberigi la popolojn”, esprimis Maduro, kiu deziras ke Panamo ankaŭ ĝuu iniciatojn sociajn kiel la Misio Miraklo (helpo al personoj kun vidproblemoj) kaj la Misio Barrio  Adentro (sanservoj) al la kvartalo El Choriillo, en la ĉefurbo de Panamo.

Laŭ esprimis la bolivia prezidento Evo Morales, la prezidentoj de ALBA decidos kune rilate al la ekzekutiva dekreto de la usona prezidento Barack Obama kiu konsideras Venezuelon kiel minaco por la sekureco de tiu nordamerika lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up