La Sekureca Konsilantaro analizas la situacion en Mezoriento: sanga subpremo en Gaza.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-05-15 09:55:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sekurecan Konsilantaro de UN

UN, 15 maj (RHK) La sekureca konsilantaro de UN analizas la situacion en Mezoriento, inkluzive de la temo palestina, kiu estigis grandajn zorgojn post la masakro de Israelo kontraŭ pacaj manifestaciantoj en Gaza.

La antaŭan tagon oni raportis almenaŭ 58 mortintoj kaj pli ol 2 700 vunditoj en la landlima zono de Gaza, kie la fortoj de Telavivo atakis la manifestaciantojn, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

La ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, esprimis sian profundan alarmon pro la forta eskalado de perforto en la palestina teritorio okupita kaj la alta nombro da mortintoj kaj vunditoj en Gaza.

Tiu ĉi situacio emfazas la urĝan bezonon trovi pacan solvon, aldonis Guterres, pere de komuniko kiu rekonfirmas ke la sola farebla alternativo estas krei du ŝtatojn, kun Palestino kaj Israelo en paca kunekzisto, ĉiu kun sia ĉefurbo en Jerusalemo.

Tiu ĉi masakro kontraŭ la palestina popolo, asertis Riad Mansur, la palestina reprezentanto, okazis samtempe kiam Usono, kontraŭleĝe kaj unuflanke, kaj ankaŭ provoke, malfermis sian diplomatiejon en Jerusalemo.

Li ankaŭ postulis repondon al la sekureca konsilantaro de UN, kun la celo haltigi la masakron: tiu ĉi organismo devas montri sian respondecon kaj doni protekton al la civila loĝantaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up