Laborkunsido detale analizas la epidemiologian situacion en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-23 09:55:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj Manuel Marrero, kubaj prezidento kaj ĉefministro

Havano, apr 23 (RHK) Post 43 tagoj de la unuaj konfirmitaj kazoj de Covid-19 en la insulo, la kuba registaro gvidita de la prezidento Miguel Díaz-Canel, kaj la ĉefministro Manuel Marrero, plu analizis detale la funkciigon de la agadplano por prevento kaj kontrolo de la nova kronviruso, kaj ties signifo por savi pliajn vivojn.

La ministro de publika sano José Ängel Portal aktualigis la situacion de Kubo pri la epidemio, kie la speciala distrikto Insulo de Junularo estas la teritorio kun pli alta indikilo laŭ kvanto da loĝantoj.

La ministro sciigis ke dum la lastaj horoj malfermiĝis novaj eventoj de loka transmisio, el kio rezultas ke ekzistas 34 tiaj eventoj en 27 municipoj el 12 provincoj plus la Insulo de Junularo.

Estis informite ke dum la lasta tago efektiviĝis 11 554 memenketoj tra la tuta lando danke al kuba aplikaĵo kreita tiucele. La memenketo alportis informojn pri 65 personoj kiuj deklaris sin kontaktoj de pozitivaj kazoj kaj entute 1801 informis pri iaj simptomoj. La plimulto el ili estis jam atentitaj de la familikuracistoj.

La ministrino de interna komerco, Betsy Díaz Velázquez informis pri la evoluo de la elektronika komerco, unu el la adoptitaj decidoj en la insulo por vigligi la komercadon kaj kontribui al socia izoliĝo.

Ŝi esprimis ke nuntempe funkcias en Kubo 17 virtualaj vendejoj en la platformo Tuenvio.cu de la korporacio Cimex kaj unu el la vendejoj Caribe en la komerca centro 5ta. Y 42.

La ĉefministro Manuel Marrero emfazis pri la laboro de la centroj de izoliĝo kreitaj en la ĉefurbo, kie oni devas garantii plenumon de la starigitaj proceduroj. Pri la centra provinco de Villa Clara, li aldonis ke oni devas daŭre prioritati la atenton al personoj vundeblaj kaj aparte al maljunuloj, kiuj vivas solaj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up