Ŝtata konsilantaro analizas akcelon de la ekonomio en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-02-20 09:28:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunvenas la Ŝtata Konsilantaro de Kubo

Havano, feb 20 (RHK) La Ŝtata Konsilantaro de la Respubliko Kubo ekzamenis ĉi-lunde la efektivigon de rimedoj aprobitaj de la Registaro por korekti distordojn kaj akceli la nacian ekonomion en 2024, afero de alta politika kaj socia sentemo.

La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel kaj ĉefministro Manuel Marrero Cruz partoprenis en la analizo gvidita de la estro de la Parlamento, Esteban Lazo Hernández.

Nome de la aŭtoritatoj, la registarestro konfirmis, ke ĉiu ekonomia kaj financa decido efektiviĝos kiam la kondiĉoj estos kreitaj, kiuj inkluzivas specifan atenton al homoj kaj familioj en vundeblaj situacioj.

Díaz-Canel alvokis plifortigi produktivajn ligojn inter la neŝtataj kaj ŝtataj sektoroj de la ekonomio, cele al pliigo de la liverado de nutraĵoj, interna komerco kaj import-anstataŭado.

Lazo Hernández precizigis, ke la ĉi-lunda kunveno respondas al antaŭa interkonsento de la Ŝtata Konsilantaro, kiu decidis sisteme taksi la procezon de efektivigo de la rimedoj de la Registaro por korekti distordojn kaj reakceli la ekonomion.

Li memorigis, ke temas pri decidoj por solvi ekzistantajn problemojn, meze de kompleksa kunteksto por defendi la laboron kaj ĉefajn atingojn de la Kuba Revolucio kaj protekti la loĝantaron.

En decembro de la pasinta jaro, la Ekzekutivo anoncis la aktivigon de Makroekonomia Stabiliga Programo, kadre de la Nacia Disvolva Plano ĝis 2030, kiu estis la temo de debato en la Parlamento.

Laŭ oficialaj taksoj, en 2023 la Malneta Enlanda Produkto falis inter unu kaj du procentoj, pro la kombinaĵo de negativaj eksteraj faktoroj, la persisto de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono kaj la efikoj de endogenaj problemoj en la konduto de la nacia ekonomio


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up