Cristina Fernández alvokas la popolon defendi la publikajn instituciojn fronte al la krizo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-03 08:13:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La argentina eksprezidentino kaj senatanino Cristina fernández de Kirchner

Bonaero, 3 sept (RHK) La eksprezidentino kaj senatanino argentina, Cristina Fernández de Kirchner, ĉeestos  ĉi-lunde, por sepa fojo, antaŭ tribunalo  pro la supozata kaŭzo pri koruptado “Notlibro de la ŝoforo” kaj petis al siaj simpatiantoj ne mobiliziĝi, sed defendi la publikajn instituciojn kaj al ĉiuj suferantoj pro la politikoj de la nuna registaro, informis la televida ĉeno Telesur.

La senatanino petis al ĉiuj “uzi la energiojn por defendi la universitaton kaj la publikan sanon, la sciencon kaj teknologion, kaj helpi al tiuj kiuj suferas, bedaŭrinde ne malmultaj, en nia lando, ŝi esprimis per  Twitter-mesaĝo.

La pasintan 30-an de aŭgusto miloj da studentoj kaj docentoj efektivigis nacian marŝon universitatan post 4 semajnoj de haltigo de la 57 universitatoj publikaj de la lando.

Rilate al la kaŭzo pro kiu ŝi devas deklari, la senatanino antaŭe  denuncis  juran persekuton kontraŭ ŝi  kaj prezentis antaŭ tribunaloj la peton pri nuligo de la kaŭzo kaj la malagnoskon de la federacia prokuroro Carlos Stornelli kaj la juĝisto Bonadio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up