Eks-estro pri intelingencio denuncas kampanjon kontraŭ Cristina Fernández.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-13 07:44:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Oscar Parrilli, eksestro pri inteligencio denuncis ke en Argentino oni impulsas kampanjon juran-amaskomunikan kontraŭ la eksa prezidentino Cristina Fernández, muntita de la nacia registaro, kiu utiligas la deputiton Margarita Stolbizer kiel ilon por ĵeti supozatajn akuzojn.

La denunco farita de la iama estro de la Federala Agentejo de Inteligencio (AFI) estas notita en dokumento kiun publikigis la gazeto Diario Popular en sia elektronika versio, en kiu analizas la temon de la kampanjo por senprestiĝigi,  kaj eĉ jure procezi la eksprezidentinon.

La societo Los Sauces S.A. apartenanta al la familio Kirchner, aperis al la  konfronto de informoj disvastigitaj de la hegemoniaj amaskomunikiloj, kadre de juraj kaŭzoj kiuj esploras la supozatan delikon de kunfaro kaj lavado de aktivoj per la luado de nemoveblaĵoj al la entreprenistoj Cristóbal López kaj Lázaro Báez.

La komuniko de Los Sauces S.A., esprimas ke la familio Kirchner ne ekspluatas hotelojn, nek tion faris iam ajn, tial ke ilia agado komerca estas luado de nemoveblaĵoj propraj pere de societoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up