Raúl sendas mesaĝon al Cristina Fernández de Kirchner

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-02 19:35:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 2 (RHK) La gvidanto de la Kuba Revolucio, generalo de la armeo Raúl Castro Ruz, sendis hieraŭ mesaĝon de subteno al la vicprezidantino de la Argentina Respubliko, Cristina Fernández de Kirchner, post atenco.

«Kara Cristina: Mi sendas al vi nian tutan solidarecon kaj subtenon antaŭ la malnobla atako kontraŭ via vivo, kun la kontento, ke vi postvivis ĉi tiun riproĉindan agon.

"Kun la plej grandaj deziroj, ke vi fartas bone, mi brakumas vin, Raúl Castro Ruz", skribis la Armegeneralo en sia letero.

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, ankaŭ konigis, per sia tvitera konto, sian konsterniĝon pro la evento, kaj esprimis sian solidarecon kun la Vicprezidantino, kun la Registaro kaj kun la argentina popolo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up