Ĉinio pledas en UN por paco kaj multflankismo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-25 08:06:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, 25 sept (RHK) Ĉinio ratifas la sintenon favore al multflankismo, la paco kaj evoluo tutmondaj, kadre de la ĝenerala asembleo de UN en ties 73-a laborperiodo.

La ĉina ministro pri eksteraj rilatoj, Wang Yi, esprimas la sintenon de sia lando pri tiuj temoj, sed ankaŭ pledas por subteni la aŭtoritatecon de UN kaj prezentos proponojn por solvi gravajn aferojn de la internacia kaj regiona panoramo, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Ĉinio profitas ĉiujn eblajn scenejojn por subteni la protekton de tiuj principoj, ĉar en la mondo kreskas protektismaj fortoj kiuj frenezigas la mondan ordon, la rilatojn inter la landoj kaj la sekurecon.

Hieraŭ, kadre de la pintkunsido por paco Nelson Mandela, la ministro emfazis la bezonon fortigi tiujn principojn ĉar nur tiel oni povi alfronti aliajn defiojn tutglobajn kiel mizero, malegaleco kaj malsato.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up