UN: Subskribita interkonsento pri medio por Latinameriko kaj Karibio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-28 08:24:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Interkonsento de Escazú pri medioprotektado

UN, 28 sept (RHK) Aŭtoritatuloj de kelkaj landoj de Latinameriko kaj Karibio subskribis en UN la unuan interkonsenton pri medio por la regiono, kiu celas establi la rajtojn je aliro al primedia informado oportuna kaj fidinda.

Temas pri la Interkonsento de Escazú, la sola siatipe en la tuta mondo pri aliro al informado kaj al la justico en primediaj aferoj en la regiono kaj por ĝi; ankaŭ koncernas la publikan partoprenon.

La interkonsento celas ankaŭ fortigi la kapablojn de ĉiu individuo impulsi la kunlaboron kaj kontribui al plenumo de la celoj de daŭrigebla evoluo de la Tagordo 2030.

La ekzekutiva sekretariino de la ekonomia komisiono por Latinameriko kaj Karibio, Alicia Bárcena detaligis ke la interkonsento estas vizia instrumento sen antaŭaĵoj, kaj primedia traktato de dua generacio ĉar ligas eksplicite la mediajn temojn kun la homaj rajtoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up