Sesias en Havano la forumo de Sao Paulo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-16 09:43:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sesias en Havano la Forumo de Sao Paulo

Havano, 16 jul(RHK)  La XXIV-a renkontiĝo de la Forumo de Sao Paulo komenciĝis ĉi-dimanĉe en la Kongresa Palaco de Havano kun partopreno de pli ol 430 delegitoj . Oni debatas pri la intergriĝa bezono de Latinameriko kaj Karibio.

Krome, oni okazigos renkontiĝojn de junularo, virinoj kaj parlamentanoj, kie la partoprenintoj prezentos  spertojn de  la maldekstraj partioj kaj movadoj sociaj latinamerikaj reprezentitaj en la evento, raportas la informa agentejo Prensa Latina.

Dum la unua sesio la delegitoj pritraktis la solidaremon al sociaj gvidantoj kaj registaroj kiuj estas atakataj de la dekstrularo, interalie, Venezuelo, Nikaragvo, Kubo kaj Bolivio, kaj aparte la situacio de Luiz Inácio Lula da Silva en Brazilo.

La Forumo de Sao Paulo estas spaco de renkontiĝo, debato kaj komuna agado naskiĝinta el la renkontiĝo de partioj kaj organizoj politikaj de la maldekstro de Latinameriko kaj Karibio, okazinta en 1990 kun la aŭspicio de la Laborista Partio de Brazilo (PT)

La fina sesio okazos marde, kaj oni pritraktos la pensaron de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro kaj la Forumo de Sao Paulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up