Facebook neniam prioritatis la konfidencecon de la datumoj de la uzantoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-20 09:26:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Facebook neniam prioritatis  la  konfidencecon

Nov-Jorko, 20 dec (RHK) La socia reto Facebook kundividis informojn konfidencajn de siaj uzantoj kun almenaŭ 150 kompanioj kiuj uzus tion por transakcioj kaj aliaj servoj, laŭ diskonigis The New York Times.

La gazeto detaligas ke tiu ĉi platformo transdonis datumojn al Apple, Amazon, Microsoft, Netflix kaj Spotify, interalie, en iaspeca interkonsento interna kun Facebook,  agado konsiderata kiel informadika delikto.

La artikolo ankaŭ asertas ke neniam estis prioritato de Facebook,  la protekto aŭ konfidenceco de la datumoj de la uzantoj, sed kontraŭe, ĝi profitadas el tio.

La esploro malkaŝita asertas ke ili akiris la informojn pere de aŭditado de 270 paĝoj kaj intervjuoj al pli ol 50 laboristoj kaj ekslaboristoj de la socia reto, krom monitorado kun la laboristoj de aliaj kompanioj ligitaj al tiu ĉi transakcio de personaj informoj de la uzantoj de Facebook.

Aliflanke, tiu ĉi transakcio havas tri variantojn de interŝanĝo flanke de Facebook kun la envolvita entreprenoj, unualoke, per procezo nomata “integriĝo” per kiu la informoj estis transdonitaj per la telefonoj porteblaj, antaŭ ol ekzistu la aplikaĵo por ĉeltelefonoj.

En la dua varianto elstaras la “tuja personigo”, en kiu la preferoj de la uzantoj estis filtritaj al la kompanioj envolvitaj en tiu alianciĝo per la serĉilo Bing,  kaj laste, per la uzo de “Akiri pli da uzantoj” efektiviĝis la tria varianto de datuma transakcio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up