Rusio rifuzas politikon usonan kontraŭ registaroj latinamerikaj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-16 08:01:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Serguei Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj

Moskvo, 16 jan (RHK) Usono daŭre klopodas malmunti latinamerikajn registarojn samkiel de aliaj regioj, kiuj estas malkomfortaj al iliaj celoj, deklaris la ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, Serguei Lavrov, rilate la enmiksiĝajn agadojn de la nordamerika lando kontraŭ Venezuelo.

Lavrov asertis ke Rusio ĉiam subtenis la procezon, kune kun aliaj landoj de la regiono, por favori dialogon inter la venezuela registaro kaj la opozicio,kaj aldonii  ke tiu dialogo, pri kiu havis esperon la aliaj landoj de la regiono, fine malsukcesis, ĉar parto de la opozicio ricevis premojn de eksterlande, speciale de Usono, kaj tiu influo provokis ke unu parto de la opozicio fariĝis malakordigema.

Lavrov aldonis ke tia situacio estas bedaŭrinda, kaj eĉ oni akceptas eblan militan intervenon en la internaj aferoj de Venezuelo; krome, estas bedaŭrindaj la deklaroj de Usono ke de nun ili nur agnoskos la parlamentestron venezuelan (ribeliĝinta ekde marto de 2017), anstataŭ la prezidenton Nicolás Maduro, kiu estis leĝe elektita.

Pasintvendrede, Rusio rifuzis la enmiksiĝajn manovrojn de Usono kaj ties aliancitoj en Latinameriko, post la enposteniĝo de la venezuela prezidento, kaj ankaŭ denuncis la perforton de la suvereneco kontraŭ tiu lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up