Elstaras bonegaj interparlamentaj ligoj inter registaroj de Kubo kaj Rusio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-04-08 11:25:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  apr 8 (RHK) La prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Povo de Kubo, Esteban Lazo, emfazis la bonegan staton de la rilatoj, kiuj ekzistas hodiaŭ kun la Federacia Asembleo de la Rusa Federacio.

Niaj interparlamentaj ligoj havas eksterordinaran gravecon, pro la proksimaj ligoj, kiuj kunigas niajn popolojn kaj la rolo, kiun ni povas ludi en antaŭenigo de kunlaboro kaj interŝtataj ligoj, diris Lazo en letero adresita al la prezidanto de la Federacia Konsilio de la Rusa Parlamento, Valentina  Matvienko.

Laŭ informo publikigita en la retejo de la insula Leĝorgano, la letero estis sendita antaŭtage nome de la kubaj deputitoj okaze de la naskiĝtago de Matvienko.

Lazo elstarigis la brilan karieron de la gvidanto de la amika eŭrazia nacio kaj rekonis ŝian "enoran korinklinon kaj solidarecon" al la plej granda el Antiloj.

Valentina Matvienko vizitis Kubon en 2013, kiam ŝi subskribis memorandon de kompreno kun la ANPP; kaj en 2019 partopreni en la festoj por la 500-a datreveno de la fondiĝo de la urbo San Kristoforo de La Habana.

Ŝi impulsas plian kunlaboron inter la regionoj de Rusio kaj Kubo, kiel novaj vojoj de fruktodonaj interŝanĝoj tre gravaj por ambaŭ partneroj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up