Ĉinio rifuzas la usonan blokadon al Kubo kaj postulas ĝin ĉesigi.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-30 07:37:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, jul 30 (RHK) Ĉinio hodiaŭ malakceptis, ke Usono faru sankciojn por premi Kubon pretekste protekti homajn rajtojn, liberecojn kaj demokration, instigante ĝin tuj ĉesigi la blokadon kontraŭ la insulo

.Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris al Prensa Latina, ke lia registaro kontraŭas ĉian manifestiĝon de enmiksiĝo en internajn aferojn, ĉikanadon kaj devigon de aliaj nacioj, ĉu per ekonomiaj, politikaj aŭ militaj rimedoj.

Li kritikis la Blankan Domon, ke ĝi ignoris la tutmondan vokon kaj konservis sendifektan la ekonomian, komercan kaj financan blokadon truditan antaŭ pli ol duonjarcento al la antila lando.

Li postulis, ke ĉi tiu rimedo ĉesu unufoje kaj komplete, post priskribi ĝin kiel malobservon de internaciaj normoj kaj la rajtoj de la homoj al vivo kaj disvolviĝo.

Zhao esprimis la subtenon de Pekino al Havano en siaj klopodoj venki la pandemion de Kovim-19, protekti socian stabilecon kaj plibonigi la bonfarton de la loĝantaro, same kiel profundigi duflankajn rilatojn kaj amikecon.

Kiel la proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, multaj gvidantoj de la azia giganto ĉi-monate reasertis en diversaj okazoj firman subtenon al Kubo kaj postulis, ke Usono ĉesigu la blokadon, konsiderante ĝin la ĉefa kaŭzo de la malabundeco en medicino kaj energio tie.

Ili emfazis la volon de Ĉinio kunlabori kun la insulo por efektivigi la konsenton atingitan de la ĉefaj gvidantoj kaj la profundigon de la amikaj ligoj kultivitaj dum 60 jaroj.

 

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up