UN-Asocio rifuzas la usonan blokadon kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-31 12:56:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Fermín Quiñones, prezidanto de  ACNU

Havano, maj 31 (RHK) La organizaĵoj de la civila socio en Kubo hodiaŭ esprimas sian rifuzon kaj denuncas la sieĝon trudatan de Usono kontraŭ Kubo, asertis la prezidanto de la Kuba Asocio de UN (ACNU), Fermín Quiñones.

En deklaroj al la informagentejo Prensa Latina, la gvidanto esprimis ke temas pri celo dividata de la pli ol cent organizaĵoj neregistaraj kaj institucioj aliĝintaj al ACNU, kiu ĵus festis sian 74-an fondodatrevenon.

Spite al la limigoj trudataj de la sanitara cirkonstanco pro la Kovim-19, la organizaĵoj de la civila socio kuba, daŭre laboras, eĉ meze de la damaĝoj provokitaj pro la akrigo de la sieĝo kontraŭ la kariba insulo, kiu damaĝas ĉiujn.

Li substrekis la malakcepton de la decido farita de la registaro de prezidanto Joe Biden konservi Kubon sur la liston de landoj, kiuj, laŭ Vaŝingtono, ne kunlaboras en la batalo kun terorismo.

Ĝi estas falsa, unuflanka kaj kontraŭleĝa listo, enkonduko por akuzi Havanon pri impulso de terorismo kaj ĝi rolas  pravigilon pri novaj atakoj kaj la daŭrigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado, li emfazis.

Li montris, ke tia decido okazas sojle de la voĉdonado de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA) por la dudek naŭa fojo pri projekto de rezolucio, kiu petas Usonon fini la blokadon de la plej granda el Antiloj.

Quiñones priskribis la akuzon kontraŭ sia lando kiel cinikan kaj hipokritan, "viktimon de terorismo organizitan kaj antaŭenigitan de Usono, kaŭzinta  milojn da viktimoj inter mortintoj kaj handikapuloj per tiaj agoj."

Pro ĉi tiuj kaj multaj aliaj kialoj,  ni subtenas la denuncon kontraŭ la usona blokado kaj agresoj en diversaj plurflankaj forumoj, kiel okazis pasintjare ĉe la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, li diris.

Ĝi ankaŭ okazis, inter aliaj eventoj, en la dialogoj inter kubaj organizoj de la civila socio kaj eŭropaj NRO-j okazintaj en la kunteksto de la kunlaboraj interkonsentoj inter Kubo kaj EU.

Ni lastatempe laboris kun internaciaj NRO-j por prepari la dokumentojn pri la dmaĝoj de la blokado al la kuba popolo, kiuj akompanos la projekton de rezolucio pri kiu la UNGA voĉdonos en  junio, li diris.

Krome en la venontaj tagoj  okazos per virtuala formato la Forumo de la Kuba Civila Socio kontraŭ la sieĝo de la insulo, kies deklaro estos sendita al la UNGA.

Ni certas, ke ĉe UN la blokado denove vekos konvinkan tutmondan malakcepton, de politiko, kiu celas sufoki nian popolon kaj samtempe tuŝas aliajn naciojn, li antaŭdiris, tagon post la tria agotago tutmonda de solidareco al  Kubo kaj kontraŭ la usona sieĝo.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up