António Guterres: la tempo de militaj intervenoj estas for.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-02-26 07:10:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
António Guterres, ĝenerala sekretario de UN

UN, 26 feb (RHK) La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, esprimis ke la militaj intervenoj en Latina Ameriko estas pasinta akvo, estas for,  kiel klara sinteno al la enmiksiĝaj planoj de Usono kontraŭ Venezuelo.

La deklaroj  estis donita al la svisa amaskomunikilo RTS pri eventuala milita interveno en Venezuelo.

Laŭ esprimis Guterres, la regiono posedas longan demokratian sperton “kiu ne donas ŝancon al la aŭtoritataj reĝimoj”.

Aliflanke, li rekonis ke “estas naive pensi ke eblos trovi certan unuecon en tiuj ĉi cirkonstancoj”.

Pasintdimanĉe, la ĝenerala sekretario de UN alvokis redukti la streĉiĝojn en Venezuelo kaj  fari ĉion eblan por eviti perforton.

La oficejo de Guterres en UN indikis pere de oficiala komuniko, ke li daŭre  estas zorgema pri la kresko de streĉiĝoj en la sudamerika lando, kie pasintsabate oni klopodis  perfortige eniri kargon de supozata humanitara helpo sendita  de Usono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up