António Guterres asertas ke morto de infanoj en Gazao estas senprecedenca

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-11-21 07:56:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Guterres reasertis, ke la premisoj de UN estas netuŝeblaj. Foto.PL

Havano,  nov 21 (RHK) La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), António Guterres, atentigis ĉi-lunde, en gazetara konferenco el Novjorko, ke la mortigo de infanoj en la Gaza Zono "estas senprecedenca", nek povas kompareblas kun alia konflikto de kiam li enposteniĝis kiel gvidanto de tiu monda organizo.

La deklaroj venas en la kunteksto de lastatempa atako de la israela okupa armeo kontraŭ du lernejoj de la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por Palestinaj Rifuĝintoj en la Proksima Oriento (UNRWA).

"Sen eniri en diskutoj pri la precizeco de la ciferoj publikigitaj de la aŭtoritatoj en Gazao, kio estas klara estas, ke en kelkaj semajnoj  mortis miloj da infanoj," emfazis Guterres.

Laŭ raportoj de Unuiĝintaj Nacioj, la plej granda nombro registrita apartenis al la konflikto en Afganio kiam pli ol 900 infanoj mortis en 2018.

"Ni atestas masakron de civiluloj, kiu ne havas paralelon aŭ precedencon en iu ajn alia konflikto ekde kiam mi estas ĝenerala sekretario," aldonis la portugala diplomato.

Li diris, ke li estis "profunde ŝokita" ĉar "multaj virinoj kaj infanoj estis mortigitaj kaj vunditaj serĉante sekurecon en UN-instalaĵoj."

La oficisto reasertis, ke la premisoj de UN estas "netuŝeblaj".


Fonto: TeleSur

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up