Ĉina prezidento malfermas la duan forumon pri la franĝo kaj la zono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-26 09:24:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Xi Jinping, prezidento de Ĉinio

Pekino, 26 apr (RHK) La prezidento de Ĉinio, Xi Jinping malfermis la duan forumon de la franĝo kaj la zono por internacia kunlaboro alvokante impulsi daŭripovan evoluon en la planoj adoptitaj per tiu iniciato.

La ĉina ŝtatestro esprimis sian devigon labori kun la ŝtatoj kaj organizaĵoj, kiuj membras en la projekto por kunformi koalicion de urboj daŭripovaj kaj alian kun la celo atingi verdan kreskon, elstarigis la informa agentejo Prensa Latina.

Li emfazis konstrui infranstrukturon kun niveloj altkvalitaj, rezistemaj kaj je raciaj prezoj, samkiel prioritati la inkluzivon kaj aliron por ke ĉiuj landoj povu ekspluati ĝiajn potencialojn kaj atingi progresojn sociekonomiajn.

Laŭ li anoncis, la azia giganto negocados novajn interkonsentojn de libera komerco kun pliaj landoj, malpligos tarifojn, kreskigos la eksportaĵojn, malfermos pliajn zonojn liberajn kaj sektorojn al eksterlanda kapitalo, kaj malpermesos la transdonon teknologian devigan.

Pri tiu ĉi megaporjekto, Xi Jinping certigis ke ekde la prezento en 2013, ĝi  malfermis spacojn al tutgloba ekonomia kresko kaj kreis novecan platformon por stimuli komercon kaj internaciajn investojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up