Spite la misinformojn, Kubo ja malfermas al la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-08 10:49:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kampanjoj misinformaj pri Kubo kaj la nuntempa situacio kreita de la pli akra premo usona por ruinigi la kuban ekonomion, celas malentuziasmigi vizitantojn kaj eblajn turistojn veni kaj ĝui la naturon, kulturon kaj gastigemon de la kubanoj.

Spite al ĉiuj klopodoj de la malamikoj de Kubo, la lando daŭre kaj normale laboras, neniu agado paraliziĝis kaj la kreivemo kaj iniciatemo iĝis evidentaj dum tiuj ĉi lastaj semajnoj.

La ĵusa inaŭguro de la Hotelo Internacia Meliá Varadero, en la najbara provinco Matanzas, konfirmas la viglecon de la turisma progreso en la insulo spite al la usona sieĝo kaj validigas la certecon ke spite al la malkomforta ekonomia situacio kreita ni vivas kaj laboras, kiel konfirmis la ministro de turismo, Manuel Marrero Cruz.

Rilate tiun ĉi temon, indas komenti artikolon ĵus publikigitan  de la usona gazeto The New York Times, kiu sciigis siajn legantojn, ke la usonaj civitanoj ankoraŭ povas viziti Kubon sub la katerogio de “subteno al la kuba popolo” jen individue jen en akompanata turniro.

La titolo de la artikolo en la gazeto The New York Times estas “Sep aferoj sciendaj pri Kubo nun”, kie ili  memorigas ke la registaro de Donald Trump, kiel parto de la blokado altrudata al la insulo, anoncis pasintjunie novajn regulaĵojn, tio estas, malpermesoj, por usonanoj kiuj vizitas la kariban insulon.

Tamen, la gazeto sciigis, ke malgraŭ la limigoj, ankoraŭ eblas viziti Kubon per la menciita kategorio subtena, kiu devigas ilin elspezi monon “en negocoj de kubanoj dum sia vojaĝo”…

La artikolo sciigas al la usonaj legantoj pri aliaj temoj utilaj por prepari sian vojaĝon, kiel ekzemple, pri la simpla aliro al turista vizo en la flughaveno, bezonata por eniri la insulon.

La artikolo aldonas ke ekzistas hoteloj kie la usonanoj ne povas loĝi pro la malpermeso de la usonaj leĝoj, tamen, “Kubo posedas prosperan industrion de Airbnb  de lokaj proprietuloj, kio estas permesata por ili”.

La gazeto ankaŭ informis pri aliaj aferoj kiel kurzo-indikiloj, pri la mono kaj ankaŭ pri la fakto ke la flugkompanioj inkluzivas tarifon pri sanasekuro por la vojaĝantoj.

Oni povas resumi ke en tiu ĉi kazo, la turistoj de Usono draste reduktiĝis pro la malpermesoj de la usona registaro, tamen, kiel indikas la gazeto, eblas almenaŭ trovi ŝancon por multaj kiuj certe volas viziti la insulon, sed estas timigitaj de la regulaĵoj altruditaj de sia lando.

La realo estas ke Kubo malfermas al ĉies emo veni kaj konatiĝi kun la kuba realo, la entuziasmo kaj laboremo de popolo kiu ĉiam esprimis sian gastamon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up