San Francisko deklaras la nacian asocion de pafiloj terorista organizo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-05 08:47:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

San Francisko, 5 sept (RHK) La usona urbo de San Francisko, Kalifornio deklaris la nacian asocion de pafiloj (NRA anglalingve) kiel endoma terorista organizo kaj alvokis aliajn municipojn de la lando same fari.

La estraro de reviziantoj de San Francisko, loka leĝorgano, aprobis unuanime rezolucion kiu nomumas la koncernan asocion kiel organizo de “terorismo endoma” pro tio ke ĝi instigas perfortajn agojn, misinformas kaj disvastigas propagandon pri la uzo de armiloj, raportis la informagentejo Prensa Latina.

 “La NRA konspiras por limigi la esplorojn pri la armita perforto kaj limigas la interŝanĝon de informoj pri armita perforto”, deklaris la reviziantino de la distrikto 2, Catherine Stefani, aŭtorino de la dokumento, okaze de la rezolucia propono.

La dokumento sciigas ke la NRA estas la ĉefa premgrupo de armiloj en la lando kaj ĝi “grupigas sian konsiderindan riĉecon kaj organizan forton por impulsi la posedon de armiloj kaj instigi la posedantojn al perfortaj agoj”.

Aprobinte la rezolucion unuanime, la estraro alvokis la urbon kaj la distrikton de San Francisco, adopti ĉiujn “raciajn regulojn” por limigi ke la institucioj posedantaj negocojn en la urbo kaj la distrikto ankaŭ intertraktu kun la NRA.

La polemika lobiado pri armiloj esprimis per komuniko ke la decido estas “absurda truko de la estraro de reviziantoj en siaj klopodoj sin distri de la realaj problemoj de San Francisko, kiel senlima  manko de loĝejoj kaj trouzo de drogoj”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up