Historia ludo inaŭguris la 62-an Nacian Basbalan Ludserion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-01 13:14:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kun ora bato de la emerĝanta Pedro Almeida fine de la naŭa ludperiodo, la ĉampiono Alazanes de Granma lasis la dualokulon Matanzas sur la kampo (3-2), en la komenca ludserio de la 62-a Nacia  Basbal-ĉampionado.

Ĉe la Mártires de Barbados-stadiono, en la orienta urbo Bayamo, Almeida ligis la nehaltigeblan sukceson al savanto Noelvis Entenza por decidi la historian ludon, en kiu unuafoje la arbitracia korpo konsistis el kvar virinoj.

Krome, okazis la oficiala emeritiĝo de la sukcesa mentoro el Granma, Carlos Martí, kaj la ĉeestantaro ĝojis pro la ĉeesto en elstara ludisto Alfredo Despaigne, kiu batis 2-3 kaj enveturis unu poenton.

La bone nomita Ĉevalo  de Ĉevaloj ludis ĝis la pasinta sezono kun la SoftBank Hawks, en la japana profesia ligo, kaj ankaŭ estis la kvara batisto por la Kuba teamo en la lastatempa Monda Klasikaĵo, kie la kuba teamo finis en elstara kvara loko.

En alia rezulto de la komenco de la ludserio, en la stadiono Latinamericano de Havano,  la rolantaro de Industriales donis al la teamo de Ciego de Ávila la unuan knokaŭton de la sezono (13x3 en sep ludperiodoj), en kolizio kie Yosvany Peñalver (3-2, paro de duobloj kaj tri stupoj) elstaris  kaj  Yasiel Santoya (4-3, du duanguloj kaj du kuroj gajnitaj).

La Nacia Ludserio de Basbalo estas la plej grava turniro de la nacia sporto de Kubo, kiu inkluzivas la prezenton de 16 teamoj el ĉiuj provincoj plus tiu de la speciala municipo Insulo de Junularo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up