Kuba prezidento interparolis kun sendito de papo Francisko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-09 08:24:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Estudios Revolución

Havano, feb 9 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, ĉi-merkrede renkontiĝis en Havano kun S.E.R. Kardinalo Beniamino Stella, sendito de papo Francisko.

Per sia tvitera konto, la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo rememoris la 25-an datrevenon de la apostola vojaĝo de Johano Paŭlo la 2-a al Kubo, kaj atentigis, ke la historia vizito markis transcendan momenton en la rilatoj inter Vatikano kaj la insulo.

Hodiaŭ ni memorigas la 25-an datrevenon de la apostola vojaĝo de Sankta Johano Paŭlo la 2-a al nia lando, kune kun S.E.R. Kardinalo Beniamino Stella, sendito de papo Francisko. Ni memoras tiun historian viziton kiel transcendan momenton en la rilatoj inter Vatikano kaj #Kubo”.

Dum la interŝanĝo kun la sendito de Papo Francisko, la Ŝtatestro renovigis la sindevontigon de Kubo plu labori por plifortigi la rilatojn kun la Sankta Seĝo.

Same, li dankis la sintenojn de proksimeco kaj korinklino de Papo Francisko al la kuba popolo.

Ĉi-merkredon en la Aulo Magna de la Universitato de Havano okazis la ceremonio por la 25-a datreveno de la apostola vojaĝo de Sankta Johano Paŭlo la 2-a al la plej granda el Antiloj.

Ĉeestis la kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel; Kardinalo Beniamino Stella, sendito de papo Francisko; kuba ministro pri eksteraj aferoj Bruno Rodríguez; Rogelio Polanco Fuentes, membro de la Sekretariejo de CC-PCC kaj estro de la Ideologia Departemento, kaj Miriam Nicado García, rektoro de tiu domo de superaj studoj.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up