Ĉinio: la help-promesoj de Vaŝingtono restis sur malseka papero.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-17 09:37:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Madrido, feb 17 (RHK) La aŭtoritatuloj de Ĉinio akuzis la usonan registaron uzi la krizon de la kronviruso, kiu provokis 1770 viktimojn en la azia lando, por malprestiĝigi la azian giganton, sinteno konsiderata kiel troriskema.

Laŭ raportis la loka ĵurnalo 'People's Daily', Vaŝingtono agis “obskure” kaj “danĝere” fronte al la virusa epidemio, kies epicentro troviĝas en la urbo Wuhan, en la provinco Hubei.

Tiamaniere, la citita ĵurnalo kritikis ke, la lasta buĝeta propono de Usono por la Monda Organizo pri Sano (OMS) malpliiĝas ĝis duono de la fonduso, kio supozas malplian investon destinitan al batalo kontraŭ la kronviruso, kies simptomoj estas similaj al tiuj de neŭmonio, indikas Europa Press

“Se Usono volas helpi Laoson kaj la sudaziajn landojn en la batalo kontraŭ la epidemo, evidente, nenio malbonas en tio, ĉar oni devas kune batali por alfronti tiun ĉi defion por la publika sano je monda nivelo, io alfrontenda kune”, klarigas la teksto, kiu kritikas, tamen, ke la help-promesoj de Vaŝingtono restis sur malseka papero.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up