Rusio avertas pri maleblo garantii sekurecon de la turkaj flugoj en Sirio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-02 07:59:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, mar 2 (RHK) Rusio ne povas garantii la sekurecon de la flugoj de la turka aviado sur la norda ĉielo de Sirio, post fermo de tiu aerspaco flanke de la aŭtoritatuloj de la araba lando, sciigis la kontraŭalmiranto Oleg Zhuravliov, estro de la rusa centro por repaciĝo de la militantaj partoj en Sirio.

Ĉi-dimanĉe, la siria armeo deklaris ke la aerspaco estas fermita, speciale sur la provincio de Idlib por aviadiloj kaj dronoj, kaj avertis ke la aviadiloj flugontaj en tiu zono estos faligitaj, raportis Russia Today.

Siaflanke, la defend-ministerio de Turkio anoncis ĉi-dimanĉe, ke Ankaro faligis du bombaviadilojn Su-24 de la aerforto de Sirio en la provinco de Idlib.

La situacio eskaladis post kiam la membroj de la terorista grupo Hayat Tahrir al Sham (malnova fronto Al Nusra) klopodis efektivigi vastan ofensivon kontraŭ trupoj de la siria registaro.

La siria armeo respondis al la teroristoj, kaj damaĝis turkajn militistojn: 34 soldatoj mortis kaj pli ol 30 estis vunditaj. Ekde la ministerio rusa de defendo oni klarigis ke tiuj turkaj militistoj estis ene de la “grupoj teroristaj”.

Ĉi-dimanĉe Turkio informis ke ĝi efektivigas militan operacion en Idlib, kie ĝis nun estis mortigitaj pli ol 2 mil siriaj soldatoj kaj oni detruis dekojn da vehikloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up