Panamo prioritatos sekurecon kaj bonajn praktikojn dum sia prezido en la regiona mekanismo SICA.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-07-18 06:56:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Panamo, 17 jul (RHK-PL) La panama prezidento Juan Carlos Varela, klarigis la prioritatojn de sia lando rilate al sekureco kaj migraj fluoj dum sia provizora  prezido de la Sistemo de Centramerika Integriĝo (SICA).

Dum kunsido kun la ĝenerala sekretario de la regiona organizo, Marco Vinicio Cerezo, la  panama ŝtatestro detaligis la defiojn alfrontatajn de la regiono, kiel kresko en la produktado de drogoj en najbaraj landoj, la nova migra politiko de Usono kaj la migrado de venezuelanoj pro la nuna situacio en tiu lando.

Varela, akompanate de de vicministro pri eksteraj rilatoj Luis Miguel Hincapié, ree esprimis ke Panamo subtenos kaj donos  siajn kapablojn al la alianco por prospero, kaj samtempe impulsos interŝanĝon de informoj kaj bonaj praktikoj por fortigi la publikajn politikojn kaj efike batali kontraŭ la organizita krimo en la regiono, laŭ noto de la prezidanteco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up