Díaz-Canel kunvenis kun turkaj entreprenistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-11-26 15:14:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel kunvenas kun turkaj entreprenistoj

Istambulo, nov 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kunvenis en tiu ĉi urbo kun turkaj entreprenistoj dum transira halto de sia flugo revene al la kariba insulo.

La kunsidon partoprenis entreprenistoj kunvokitaj de DEIK, organizo de entreprena diplomatio, kiu gvidas la ekonomiajn eksterajn rilatojn de la turka privata sektoro, laŭ precizigis la retejo de la kuba prezidanteco.

La celo de la kunsido estas impulsi ideojn kaj projektojn por kreskigi la rilatojn de la entreprenistoj de tiu eŭroazia lando kun Kubo, komentis la insula ŝtatestro.

En la kunsido la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, klarigis la trajtojn de la negoca dosiero kaj ĝiaj potencialoj por la eksterlandaj investistoj.

Li klarigis ke la speciala evoluzono Mariel, en la okcidento de la insulo, havas la aspiron  fariĝi la ĉefa alloga spaco por la eksterlanda investado en Kubo.

Tiamaniere, la prezidento kuba finas sian laborviziton tra diversaj landoj, Alĝerio, Rusio, Turkio kaj Ĉinio, kies celo estas solidigi la rilatojn politikajn, ekonomiajn kaj komercajn kun tiuj amikaj landoj.


Fonto: tvitero de la prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up