Ĉinio raportis neniun novan kazon de Covid-19 en Hubei ĉi-merkrede

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-19 08:06:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 19 (RHK) La sanitaraj aŭtoritatuloj de Ĉinio komunikis ke ĉi-merkredo estis la unua tago sen nova kazo de Covid-19 en la provinco de Hubei, kie situas Wuhan, epicentro de la malsano.

La aŭtoritatulo precizigis ke forpasis 8 personoj en Hubei, kio altigas la nombron da viktimoj ĝis 3 130. El la totalo de 67 800 infektitoj en tiu provinco ĉina, 795 personoj elhospitaliĝis post rekuperiĝo, laŭ raportas RT.

En la kontinenta Ĉinio estis registritaj novaj 34 kazoj, ĉiuj importitaj, dum aliaj 24 personoj transpasis la malsanon. La bilanco de forpasintoj en Ĉinio atingis 3245 kaj la infektitoj estas 80 928. Entute 70 420 rekuperiĝis kontentige.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up