Pli ol 70% de la kubanoj voĉdonis ĉi-dimanĉe laŭ raportis la elekta konsilio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-27 08:42:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 27 (RHK) La prezidantino de la Nacia Voĉdona Konsilio de Kubo (CEN), Alina Balseiro raportis dimanĉe vespere  ke 5 711 397 kubanoj voĉdonis  ĝis la 17-a horo en la naciaj elektoj.

"Ĉi tiu cifero reprezentas 70,34 procentojn de la balota listo, formita de 8 milionoj 120 mil 72 voĉdonantoj," ŝi klarigis en televida apero.

Balseiro aldonis, ke la ĉeesto al la balotoj en la naciaj elektoj estas pli alta kompare kun antaŭaj voĉdonoj kaj kun la sama fermtempo, kompare kun la Referendumo pri Familia Kodo, ĝi estas 1,71 procentoj pli alta kaj 6,49 procentoj pli ol en municipaj balotoj.

Ŝi memorigis, ke balotejoj en la tuta lando fermiĝis je la 19:00 laŭ loka tempo, 60 minutojn pli malfrue ol atendite, konsiderante la altan moveblecon de balotantoj kaj la eblecojn, kiujn proponas ĉi tiu demokratia ekzerco povi voĉdoni ekster la loĝloko.

La prezidanto de la CEN klarigis, ke post la kalkulprocezo, kiu estas publika, komenciĝis la kalkulo, validigo kaj kontrolado de la voĉoj.

Ŝi diris, ke ĉi tiu procezo efektiviĝas  dum la nokto kaj tuj kiam la antaŭaj datumoj estos disponeblaj, ĝi estos liberigita al la loĝantaro tuj, eventuale  en la fruaj horoj lunde, tamen, estas ankoraŭ provizora.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up