Rusio rifuzas enmiksiĝon de Trump en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-10 09:54:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
María Zajárova, heroldo de la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj

Moskvo, apr 10 (RHK) La heroldo de la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj, María Zajárova, rekonfirmis en tiu ĉi urbo, ke la solvo al la problemoj de Venezuelo, devas esti solvataj de la civitanaro en paca maniero, kaj oni “ne povas trudi ion ajn de ekstere”.

Zajárova indikis ke la plej bona maniero tion fari estas per dialogo inter politikaj agantoj de tiu lando, kaj emfazis ke en tiu ĉi procezo ne devas interveni eksteraj faktoroj, raportis la televida ĉeno Telesur.

Zajárova asertis ke la sudamerika lando ne restos sola meze de la pandemio pro la nova kronviruso, tiel ke aliaj landoj kiel Kubo kaj Ĉinio subtenas ilin por batali kontraŭ tiu viruso.

La funkciulino memorigis ke la rusa registaro sendis teknikan helpon al Venezuelo kadre de la reciproka kunlaboro ekzistanta inter ambaŭ landoj por daŭrigi la batalon kontraŭ disvastigo de Covid-19.

Zajárova denuncis la agadojn starigitajn de la usona registaro por malebligi ke la humanitara helpo alvenu al Kubo, lando kiu ratifis sian internacian solidarecon per sendado de kuracistaj laborbrigadoj al kelkaj landoj por kontribui al la batalo kontraŭ la nova kronviruso.

“Tiu ĉi sinteno de Usono estas for de kiu ajn logiko de kompreno”, esprimis la funkciulino.

Rusio komdamnis plurfoje la kontraŭleĝajn kaj unuflankajn punojn altrudatajn de la usona administracio de Donald Trump, ĉefe, per punagoj por malebligi ke la damaĝitaj landoj ricevu materialojn kaj medicinajn ekipaĵojn fronte al la monda sanitara krizo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up