Rusio rifuzas minacojn de Trump pri militaj kunlaboroj de tiu lando kun Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-28 09:36:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Maria Zajárova, ministerio pri eksteraj rilatoj de Rusio

Moskvo, 28 mar (RHK) La rusa registaro indikis ke Usono devus eliri el tiuj landoj kie ili havas  trupojn, anstataŭ sugesti al la aliaj forlasi iun lokon, aludante tiel al la minacoj de Trump pri militaj rilatoj inter Moksvo kaj Karakaso.

Maria Zajárova, kiel parolanto nome de la ministerio pri eksteraj rilatoj de Rusio, esprimis ke “ Usono devus starigi sian propran koncepton de eliro, specife pri Sirio (…) jam pasis monato kaj mi ŝatus klarigi, ĉu ili eliris aŭ ne?, ŝi pridubigis.

Tiu ĉi deklaro estiĝas kadre de la elparolo de la usona prezidento Donald Trump, kiu esprimis en la Blanka Domo ke “Rusio devas eliri” el Venezuelo kaj konfirmis ke “ĉiuj opcioj estas malfermaj”.

Trump referencis al du militaj aviadiloj rusaj, kiuj alvenis al Venezuelo pasintan sabaton kun faka personaro, laŭ la interkonsento kunlabora tekniko-milita ekzistanta inter ambaŭ landoj, subskribita en la jaro 2001.

“Antaŭ ol enmiksiĝi en la legitimaj interesoj de aliaj Ŝtato, ni konsilus al la administracio usona, ke ili  konkretigu libere la promesojn faritajn al la internacia komunumo”, ŝi emfazis.

Zajárova insistis pri tio ke la landoj, kiuj impulsas puĉon kontraŭ la registaro de Nicolás Maduro estas la samaj kiuj, subpremitaj de Vaŝingtono “glaciigis, ni diru diplomatie, 30 mil milionojn da dolaroj de Venezuelo, sed ĝenerale dirite, ili ŝtelis tiun monon.”

La ministro pri eksteraj rilatoj de Venezuelo Jorge Arreaza, taksis cinika kaj hipokrita la enmiksiĝon de Usono en la internaj aferoj de Venezuelo kiam intervenas en la programo de reciproka kunlaboro ekzistanta inter Venezuelo kaj Rusio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up