Rifuzas ministro Bruno Rodríguez, enmiksiĝon de Usono en internaj aferoj de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-25 12:18:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 25 (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez, rifuzis la enmiksiĝon de Usono en internaj aferoj de la insulo, kaj emfazis ke anstataŭ subteni la popolon, Vaŝingtono agresas ĝin.

Per Tvitero, la kuba ministro asertis,  ke la ŝtatsekretario usona Mike Pompeo, mensogas kiam diras ke li subtenas la insulan popolon, tial ke ĝia registaro insistas daŭre agresi ĝin laŭ ĉiuj eblaj manieroj.

Bruno Rodríguez  aldonis ke “Usono devas ĉesi kaj rezigni je la enmiksiĝo en internaj aferoj de Kubo”.

Antaŭe, Pompeo instigis la kuban registaron liberigi Denis Solis, homo kiu estis punita je malliberiĝo okmonata pro malobeo al la aŭtoritatuloj.

Pompeo ankaŭ aludis al la nomata Movado de San Isidro, eta grupo kiu nun protestas en Havano kun la deklarita celo postuli la liberigon de Solis kaj fermon de la kubaj vendejoj je konvertebla mono.

Artikolo de la kuba gazeto Granma, ĉi-merkrede, denuncas la ligojn de tiu grupo kun homoj envolvitaj en teroristaj agoj kontraŭ Kubo.

La gazeto precizigas ke temas pri “spektaklo starigita en Vaŝingtono kaj Miamio”, kiu apartenas al la subfosaj planoj kontraŭ la insulo, ankritaj en la strategio de Milda Puĉo, aplikita en secenejoj kiel la venezuelaj “guarimbas”.

La gazeto ankaŭ raportas ke funkciuloj de la usona registaro kaŝas la kunkulpon  pri la okazataĵoj, inter ili Michael Kozak, interna vicsekretario pri aferoj de la okcidenta hemisfero de la ŝtata departemento.

Same, esprimis sin la senatano respublikana de Florido, Marco Rubio kaj la ĝenerala sekretario de la organizo de amerikaj ŝtatoj, Luis Almagro.

“Ili celas per ĉiuj rimedoj  senkreditigi la puran kaj ekzemplodonan trajektorion de la Revolucio”, precizigas la gazeto, kiu memorigas la ĵusan elekton de Kubo kiel membro de la Konsilantaro de Homaj Rajtoj de UN.

Ĝi aldonas ke per tiuj agoj oni celas pravigi la ekonomian sieĝon, kiu damaĝas la kuban popolon.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up